La Torĉo – kun sporto al sano

La Torĉo – kun sporto al sano

Somere 2020 okazos la 32-a Somera Olimpiko en la japana ĉefurbo. Tokio gastigos la eventon duafoje, ĉar japanoj organizis ĝin jam en jaro 1964. Tiam unu el plej sukcesaj atletoj estis Peter Snell, kiu mortis ĵus antaŭ kelkaj semajnoj. En Tokio li venke trakuris la distancojn de 800 kaj 1500 metroj kaj gajnis du ormedalojn. Kvar jarojn antaŭe, la 22-jara Snell akiris sian unuan ormedalon en Romo. Kolektinte la tri “orojn” Snell fariĝis unu el plej sukcesaj sportistoj en la historio de atletika mondo.

.

Supra foto: La 20-jara Peter (tria de maldekstre) dum trejnado kun kolegoj.

Snell naskiĝis en Opunake (norda insulo de Novzelando) kaj en lernejo praktikis multajn sportojn. En sia 19-jaraĝo Peter renkontis trejniston Artur Lydiard, kiu diris: “Peter, vi kuras jam sufiĉe rapide, sed se vi plibonigos vian fortikecon, tiam vi fariĝos unu el plej bonaj mez-distancaj kurantoj en la mondo“.

Rezulte Peter baldaŭ rompis kelkajn rekordojn de Novzelando, kvankam li aspektis tro muskoligita (muskola?) kaj nekutime forta por praktiki kuradon. Antaŭ siaj unuaj Olimpikaj Ludoj en “Romo-1960” Peter trejnis tre intense. La planita horaro estis streĉa: ĉiusemajne li devis trakuri ĉ. 160 kilometrojn aŭ , malpli rapide, 250 km. Snell veturis al Romo kaj, surprize al sportaj ĵurnalistoj kaj trejnistoj, la nekonata novzelandano venkis en kuro de 800 metroj kaj samtempe rompis la olimpikan rekordon.

Finalo de 800-metra kuro en Romo. La tiama olimpika rekordo de Snell estis rompita nur post pli o 40 jaroj.

Tiel Peter Snell fariĝis fama sportisto kaj, spite al lia olimpika venko en 800 m, en la mondo oni rekonis lin kiel ĉampiono de la 1500-metra distanco. Eble tion kaŭzis lia ofta konkurado en tiu distanco kaj mondaj rekordoj, kiujn li starigis. En kvarmonata periodo la trejn-distancoj egalis al maratona 42 km, eble iom malpli rapide. Intertempe en la programo estis ĝeneralaj gimnastikaj ekzercoj. Poste li revenis al la rutinaj rapidkuroj: la unua 90-minuta okazis matene kaj la dua – fruvespere. Sekvatage Peter kuris 35 kilometrojn en montara regiono de Waikari.

Montaro (fone de maldekstra foto) kaj montetoj de Waikari, sur kiuj Snell trejnis la kuradon. Ŝajne multaj loĝlokoj en Novzelando konservis la nomojn el Māori (indiĝena maoria lingvo).

Post kelka tempo Snell tiel fortiĝis, ke povis trejni tie dum ĉiu semajnofino. Inter la montoj malsufiĉis oksigeno, kaj tio utilis krei fortikecon, kiu estis la “baza elemento” por tiuspeca sporto. Tia estis la opinio de Lydiard, la trejnisto. Kurado sur montetoj daŭris ses semajnojn kaj finiĝis du monatojn antaŭ la Olimpikaj Ludoj – 1964. Tiam en Novzelando estis vintromezo kun fruaj sunsubiroj do Peter kuris ofte dum krepusko. ‘Por eviti pied-kontuzon, mi kuris tiam singardeme, sen troa rapideco’ – rememoras Snell. Denove komenciĝis la kutima trejnado: varmiĝo, 1-minuta kuro rapide, 1 minuto malrapide, 2 minutojn rapide kaj fine – 1 minuto malrapide. Lige kun longdistancaj kuroj, la atingita fortikeco ebligis lin plirapidigi maksimume la olimpikan kuron en ĉiu momento. Do Snell estis bone preparita al konkurado en Tokio, kie li demonstris la imprese potencan kur-stilon. Li kuris engrupe ĝis lastaj 200 metroj kaj ĝuste tiam li tiel energie plirapidis, ke povis facile preterkuri la ceterajn konkurantojn.

Tiu dinamike eneregia plirapidigo, ĵus kelkdek metrojn antaŭ la finlinio (fina linio), videblas klare en ĉi tiu filmeto pri Olimpikoj en Tokio (3:37) https://www.youtube.com/watch?time_continue=11&v=RK0woLEtQQA& / rigardu la du momentojn en 1:30 – kuro 800-metra kaj la dua venko (2:22) fine de la 1,500 metra. Eĉ se Peter Snell ne venkus la ormedalojn, li certe estis la plej forta inter ĉiuj mez- kaj long-distanculoj. Snell estis vera fenomeno en atletiko.

Olimpikaj Ludoj en Tokio, 1964

La mezdistancaj kuroj estas pli malfacilaj ol la aliaj, ĉar la sportistoj devas ligi rapidecon kun taktiko, pensante kiam uzin ĝi eble plejforte, kutime en lastaj 50 metroj. Ĝis tiam oni kuras grupe kaj devas elekti la plej ĝustan momento forkuri antaŭen kaj forlasi la ceterajn konkurantojn. Pro tio la mezdistancaj kuroj postulas tian fortikecon, kiun ne havas la aliaj.

Kompare kun longaj distancoj en 5,000 kaj 10,000 metroj aŭ maratono oni havas pli da tempo por pripensi la kur-taktikon. Dum la kuroj en 100 aŭ 200 metroj mankas tempo por pensado, oni simple devas uzi sian plenforton por trakuri la tutan distancon eble plej rapide, ekde starto ĝis la finlinio.

La sporta kariero de Peter Snell estis relative mallonga, sed ne multaj influis atletikan mondon tiel firme kiel li. Krom la tri olimpikaj ormedaloj, li rompis kvin mondajn rekordojn individue kaj unufoje en stafeto. Lia rekordo estis rompita nur post pli ol 45 jaroj, dum Olimpikaj Ludoj en Pekino. Alia rekordo de Novzelando apartenas al Snell ĝis hodiaŭ. Senmire, li esti elektita la plej bona novzelanda sportisto de la 20-a jarcento.

La magazino “Track and Field News” (Novaĵoj de Atletiko) nomumis lin la plej bona atleto de la jardeko 1960-1970. Malgraŭ ke Snell ĉesis konkurenci en kuroj jam unu jaron post la Tokia Olimpiko, la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj /IAAF enskribis lin en sia listo de la plej bonaj sportistoj en la tuta historio de atletiko. Tie troviĝas nur kelkdek nomoj, ĉar la kondiĉoj estas malfacilaj, inter alie la kandidato devas:

  • akiri minimume du olimpikajn ormedalojn;
  • rompi almenaŭ unu mondan rekordon.

Krom la sportaj sukcesoj, Snell elstaras ankaŭ ali-kampe. Multaj ĉampionoj, kiam finiĝas ilia sporta famo, sentas sin konfuzitaj kaj ne povas trovi celon en la vivo. Peter Snell ne estis tia, li finis studojn kaj ĉe Universitato Massey kaj sekve akiris honoran doktorecon pri sporta psikologio.

Peter Snell kun sia edzino. La geduo havas du filinojn kaj kelkajn nepinojn.

Poste li geedziĝis kaj forveturis al Kalifornio. Tie li verkis tri librojn pri sporta trejnado kaj daŭrigis karieron de la sciencisto. Snell neniam rezignis pri sportoj kaj aktive partoprenis en konkursoj de orientiĝado (orientiĝaj kuroj) kaj tutlande venkis en sia aĝ-kategorio.

.

Jen kion Peter Snell konsilas al junaj sportistoj: ‘En mia kazo, mi neniam celis tro alte, komence mi eĉ ne pensis pri Olimpikaj Ludoj. Estas pli facile motiviĝi al trejnado kiam viaj celaĵoj estas reale atingeblaj. Pli facilas atingi modestan celon kaj poste starigi la sekvan ol plani ion grandan kaj malsukcesi. Ebleco disraviĝi estas granda kiam vi planas tro multe kaj celas tro alte. Mi ĉiam trejnis diligente kaj ne atendis ion grandan. Eĉ povante fari ion pli bone, mi ne parolis pri tio‘.

__________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: