Soifo vivi sekure

Soifo vivi sekure

Longdaŭra danĝero tolereblas?

Iu diris malice, ke ni facile toleras alies malfeliĉon. Tial do la “monda opinio” jam ne plu nutras publikojn per la samaj kruelaĵoj en Sirio, ĉar oni jam alkutimiĝis al tio. Necesas trovi aliajn ekscitajn temojn. Dume urĝan helpon por tiu suferanta nacio organizas diversaj organizaĵo kaj movadoj, inter ili Agado por Unuiĝanta Mondo – AUM (Action for a United World).

Pro la kelkjara civila milito kaj invado de la ekstere armigitaj teroristaj grupoj, tiu martira nacio troviĝas en drama situacio. Por savi la vivon, centimloj devis fuĝi kaj reveninte ili trovis siajn domojn detruitaj. La plej teruran bombadon suferis loĝantoj de Aleppo, Homs kaj Kafarbo. Se iu konstruaĵo ankoraŭ loĝeblas, ĝi estas jam dense okupata de multaj senhejmaj familioj. Tre multaj sirianoj perdis laboron kaj, por travivi, ili devis elspezi ĉiun ŝparitan monon. Miloj da bezonataj specjalistoj elmigris, kio precipe senteblas en la medicinaj servoj. Kuracista helpo malfacile atingeblas kaj medikamentoj fariĝis tiel kostaj, ke sen eksterlanda helpo la plimulto ne povas ilin aĉeti.

Rea bombado, por paco…

La fremdlanda interveno kaj (meze de aprilo 2019) bombado flanke de unu okcidenta superpotenco kaj de la du najbarŝtatoj faris denove damaĝojn en Sirio, kaŭzis pluajn mortojn kaj iĝis la objekto de internacia konsterno.

Tio okazis anataŭ kelkaj monatoj kiam prezidento de Fokolara Movado, Maria Voce vizitis Sirion por apogi morale la suferantan popolon kaj kontakti la komunumojn en urboj sisteme detruataj ekde sep jaroj. “En Sirio mi kontaktis la homgrupojn kaj komuumojn – diris M.Voce – kaj ekvidis mutajn viktimojn de tiu anstataŭa(ang: proxy – novtipa, kvazaŭa? ) milito, realigata por interesoj de la eksteraj fortoj. Nia movado kaj ĉiuj honestaj homoj apelacias al politikaj gvidantoj en la mondo, ke oni revenu al reala kaj fidinda dialogo, direktita trovi pacan solvon por normala vivo de la siria nacio kaj de ĉiuj popoloj en la Okcidenta Azio /Mezoriento”.

Antaŭ la flugo

Ni atendas en la internacia flughaveno Fiumicino por eniri aviadilon, kiu veturigos nin al Bejruto, kie renkontos nin geamikoj el Libanujo kaj Sirio. Ili atendas kiam nia aviadilo surteriĝos en la ĉefurbo Bejruto. Ni ĉiuj revidos nin ĝoje, ĉar pasis jam longa tempo ekde nia lasta renkontiĝo. Post mallonga restado tie, ni daŭrigos la vojaĝon al Sirio, kies popolo spertas kruelaĵojn de la civilmilito.Libanaj civitanoj komprenas la suferojn kaŭzitaj de milito, ĉar ili mem travivis tion kelkfoje dum lastaj jardekoj.

.

En jaroj 1975-1990 en Libanujo daŭris milita konflikto, dum kiu 120 mil homoj perdis la vivon kaj unu miliono elmigris (20 % de la tuta loĝantaro). Tial ili malavare akceptas kaj helpas la rifuĝintojn el Sirio. Ambaŭ nacioj vivas plu kaj forte volas rekonstrui siajn landojn post la milita katastrofo. Tie la homoj vivas per granda espero, ke fine ili povos ĝui pacan vivon. Tre gravas, ke tiuj homoj sciu ke la mondo ne forgesis ilin. Tial oftaj kontaktoj, vizitoj kaj agoj de solidareco certigas, ke ni ĉiuj proksimas al ili.

Fajreroj de espero

Homoj ĉirkaŭ ni pensas, ke ni estas malfortaj kiam per amo ni respondas al malamo. Tian principon malfacilas pasigi eĉ al niaj infanoj, kiuj tamen scias ke amo estas la plej potenca armilo. Tio estis tre subiga respondo pri la defio kiun devas alfronti la siria popolo. Konfirmis tion juna patrino el Homs, la tria plej granda urbo de Sirio kiu estis plej forte bombita dum tiu milito. Tien unue veturis M.Voce kaj J.Moran – la gvidantoj de Fokolara Movado. Ĉie videblas ruinoj kaj vundoj kaŭzitaj milite, sed oni sentas fortan deziron kuracigi la vundojn kaj rekonstrui sian urbon post jaroj de la katastrofa konflikto.

Tetraĵo pri la ribelantaj teroristoj

Estis kortuŝe kaj instrue aŭskulti la homojn, kiuj decidis resti kaj vivi en sia urbo, perdinte laboron, ofte ankaŭ siajn familianojn – kaj spite al risko de malriĉeco aŭ perdo de la vivo. La gastoj povis admiri tian kuraĝon, persiston. Ili nur laŭpove mildigis dolorojn de la Homsanoj, konsolis malgraŭ la ĉagrenoj. “Antaŭ la forveturo ni vilis ilin esperigi, ke post jaroj de terorismo, morto kaj malhoma kruelo venis jam tempo de paco”.

Je adiaŭo la gastigantoj konfirmis, ke tuj post kiam ĉesis konstanta timo kaj bruegoj de la milito, la najbaroj helpas unu la alian kaj prizorgas la plej malriĉajn kaj tiujn kiuj perdis sian domon. Oni vidas klare la diferencon inter la ĵus pasintaj obskuraj jaroj kaj la normala, pli sekura vivo.

Soifo vivi normale

En Sednaya (40 km de la ĉefurbo Damasko) okazis renkontiĝo de fokolaranoj kun siriaj familioj. Oni povis aŭdi atestojn pri doloroj, sentoj de perdo kaj funebro, tamen super tio ekvideblas la riĉeco de siriaj kulturo kaj tradicio. Aperas la kortuŝe impresa deziro rekonstrui sian ruinigitan landon.


Antaŭ invado de la teroristaj grupoj, urbeto Sednaya vivis trakvile

En maja mateno estis prezentita historia komenco de la Fokolara Movado, meze de la 2a mondmilito. La urbenton, en kiu vivis tiam Chiara Lubich frapis bombado. Malgraŭ la danĝero, ŝi kun aliaj junaj virinoj helpadis la homojn en bezono. La tiam sirianoj ekparolis pri la tre similaj okazintaĵoj, kiujn ili devis travivi multfoje dum lastaj sep jaroj.

La siriaj civitanoj revenis al siaj urboj ne povas rekoni la stratojn nek trovis siajn domojn. Inter ili multaj estis vunditaj fizike kaj psike, vivante dum noktaj eksplodoj kaj perdinte la plej proksimajn familianojn. Postmilita traŭmo precipe frapis la junan generacion, al kiu oni ŝtelis infanaĝon kaj junecon. Estis frostige aŭdi ilin dirante “ni estas mortaj interne”. Sed fone de la scenejo ni vidas surskribon en la araba “Kaj ni kredis je amo” – la sama kiun Chiara Lubich deziris havi sur sia tombo.

La junaj partoprenantoj komencis kanti kaj prezentis siriajn dancojn. Aliĝis la ceteraj por esprimi la deziron turni la paĝon kaj komenci la novan vivon. Do la gastoj vidis propraokule la du realaĵojn de la renaskiĝanta nacio: homoj vunditaj, premitaj per ĉagreno kaj timoj pri estonteco de siaj infanoj kaj – aliflanke – la neestigeblan esperon pri normala, sekura vivo.

Tamen ili staras antaŭ la dilemo: Kion hodiaŭ ni faru en Sirio – restu ĉi tie aŭ elmigru? Demandita multfoje, Maria Voce indikis la vojon, kiu gvidas trans tiuj du eblecoj: “La elekto estas certe malfacila, sed antaŭ ĉio fokusiĝu je la kuranta momento. Kaptu ĝin kaj utiligu eble plej bone. Vidu kiom da amikemaj homoj vivas ĉirkaŭ vi, kelkaj eĉ najbare. Povas esti, ke iu najbaro bezonas vian helpon? Amikeco riĉigas nian vivon. Se nun sieĝas vin obskuraj pensoj aŭ timo antaŭ la mistera estonteco, neniam malesperu – tio forpasos kaj kiam la horizonto klariĝos, vi ekvidos ĉion en la nova lumo”.

La tago finiĝis en festa atmosfero. Mia koro leviĝas vidante tiom da infanoj kaj gejunuloj. Ili venis el diversaj regionoj, vivis en milita danĝero kaj antaŭ la alveno oni pensus renkonti ĉi tie la homojn de granda mizero. Sed vespere aŭdiĝis kantoj, ekvibris dancoj kaj ni estas ravitaj per riĉeco de siria kulturo kaj tradicioj. Kvankam al ili mankas multo da materiaj objektoj, sed abundeco de ilia vivo esprimas ĝojon kaj pasion.

Kiel belaj estas tiuj homoj kiuj, spite al ĉio, kredas je amo!

Joachim Schwind

___________________________

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

%d bloggers like this: